Irako

Respubliko Irako
arabe العراق (Al-Ĝumhurijah al-Irakijah), kurde كۆماری عێراق (Komara Îraqê)
respubliko
Oficiala nomo: Respubliko de Irako
Teritorio Kurdio
Historiaj regionoj Mezopotamio, Iraka reĝlando
Parto de Azio
Montaroj Taŭruso, Zagroso, Sinjar
Gravaj urboj
Riveroj Tigriso, Eŭfrato
Ĉefurbo Bagdado
 - mezo Bagdado
 - alteco 34 m s. m.
 - koordinatoj 33° 20′ 00″ N 44° 26′ 00″ O / 33.33333 °N, 44.43333 °O / 33.33333; 44.43333 (mapo)
Plej alta punkto Gundah Zur
 - alteco 3 607 m s. m.
Areo 434 128,0 km² (43 412 800 ha)
Loĝantaro 28 946 000 (2009)
Denseco 66,68 loĝ./km²
Estiĝo 1-a de oktobro 1919
Prezidanto Abdel Latif Rachid
 - Ĉefministro Mohammed Chia al-Soudani
Horzono Araba standarda tempo (UTC+3)
Telefona antaŭkodo +964
ISO 3166-1 IRQ, IQ
Interreta domajno .iq
Nacia himno Mautini
Monunuo Iraka dinaro
Lingvoj Araba, kurda
Religio Islamo
Mapo de la gubernioj de Irako
Situo de Bagdado enkadre de Irako
Situo de Bagdado enkadre de Irako
Situo de Bagdado enkadre de Irako
Vikimedia Komunejo: Iraq
Retpaĝo: gds.gov.iq
Map

Irako (arabe العراق‎, al-‘Irāq, kurde Êraq) kaj oficiale Respubliko Irako (arabe العراق, al-Irāq; kurde كۆماری عێراق, Komara Îraqê‎) estas plejparte araba ŝtato en Sud-Okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato. Ĝiaj najbaroj estas Kuvajto kaj Sauda Arabio (sude), Jordanio (sudokcidente), Sirio (okcidente), Turkujo (nordokcidente), Irano (oriente) kaj ĝi bordas sude la Persan Golfon. Irako entenas la plej grandan parton de la antikva Mezopotamio, kiu same situis inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso.

La ĉefurbo, Bagdado, estas en la centro de la lando kaj ties plej granda urbo. La plej grandaj etnaj grupoj en Irako estas Araboj kaj Kurdoj. Aliaj etnaj grupoj estas Asirianoj, Turkmenoj, Ŝabakoj, Jezidoj, Armenoj, Mandeanoj, Cirkasianoj, kaj ciganoj kaŭlija.[1] Ĉirkaŭ 95% el la 36 milionoj da civitanoj el la lando estas Ŝijaismaj aŭ Sunaismaj Islamanoj, sed estas ankaŭ Kristanismo, Jarsanismo, Jezidismo, kaj Mandeanismo.

Irako havas mallarĝan sekcion de marbordo kiu estas nur 58 km en la nordo de la Persa Golfo kaj ties teritorio enhavas la Mezopotamian Aluvian Ebenaĵon, la nordokcidentan pinton de la Zagros-montaro, kaj la orientan parton de la Siria Dezerto.[2] Du ĉefaj riveroj, nome Tigris kaj Eŭfrato, fluas suden tra la centro de Irako kaj elfluas en Ŝatt al-Arab al la Persa Golfo. Tiuj riveroj havigas al Irako gravajn kvantojn de fekunda kulturebla tero.

La regiono inter la riveroj Tigris kaj Eŭfrato, historie konata kiel Mezopotamio, estas plej ofte referencata kiel Lulilo de Civilizacio por la homaro. Tie la homaro unuafoje komencis legi, skribi, krei leĝojn kaj loĝi en urboj laŭ organizita regado — elstare Uruk, el kio derivas la nomo Irako. Tiu areo estis hejmo de kontinuaj sinsekvaj civilizoj ekde la 6a jarmilo a.K. Je diferencaj periodoj en sia historio, Irako estis la centro de indiĝenaj Akada, Sumera, Asiria, kaj Babilonia imperioj. Ĝi estis ankaŭ parto de la Meda, Aĥemenida, Helenisma, Parta, Sasanida, Romia, Raŝiduna, Umajida, Abasida, Ajubida, Mongola, Safavida, Afŝarida, kaj Otomana imperioj, kaj sub Britia kontrolo kiel Mandato de la Ligo de Nacioj.[3]

La nuntempa Irako estiĝis en 1920/21 el la tri osmanaj provincoj Bagdado, Mosulo kaj Basra. La limoj de moderna Irako estis markitaj ĉefe en 1920 fare de la Ligo de Nacioj kiam la Otomana Imperio estis dividata pere de la Traktato de Sèvres. Irako estis metita sub la aŭtoritato de Unuiĝinta Reĝlando kiel la Brita Mandato por Mezopotamio. Oni stargis monarkion en 1921 kaj la Reĝlando Irako akiris sendependecon el Britio en 1932. En 1958, la monarkio estis forigita kaj oni kreis la Irakan Respublikon. Irako estis kontrolita de la Partio Baazo el 1968 ĝis 2003. Post invado fare de armeoj ĉefe de Usono kaj ties aliancanoj en 2003, la Partio Baazo de Saddam Hussein estis forigita el la povo kaj post politika transiro finfine okazis multpartia parlamenta balotado en Decembro 2005. La usona okupado de Irako teorie finis en 2011,[4] sed la Iraka insurekcio pluis (2011–13) kaj eĉ intensiĝis kiam militistoj el la Siria enlanda milito venis en la landon. Tiele Irako estas nuntempe nur parte suverena sed ege suferinta norde pro la Milito kontraŭ la Islama Ŝtato kaj ĝenerale kaj ĉefe en Bagdado pro konstantaj atencoj fare de insurekciuloj ĉefe memmortigaj.

Norda Irako.
Geografia mapo.
  1. Artikolo 125a el la Iraka Konstitucio. http://www.refworld.org/pdfid/454f50804.pdf
  2. Declaration of Principles for a Long-Term Relationship of Cooperation and Friendship Between the Republic of Iraq and the United States of America (2007-11-26).
  3. Top 10 Battles for the Control of Iraq. Livescience.com. Alirita 2009-03-23.
  4. Basu, Moni, "Deadly Iraq war ends with exit of last U.S. troops", CNN.com, 2011-12-18. Kontrolita 18a de Decembro 2011.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search